La programon de Krokodila Renkontiĝo faras vi!
Por ni Esperanto devas utili por interŝanĝi ideojn, sciojn kaj farojn translime. Tial ni donis al Krokodila Renkontiĝo la temon “alternativoj” − en ĉiaj kampoj kaj sencoj. Ĉiu partoprenanto sentu sin libera proponi prezenton, ludon, diskutrondon, ktp… kadre de tiu temo aŭ ne!
Jen estas la antaŭprogramo de Krokodila Renkontiĝo 2012, pliriĉigota laŭ viaj ideoj.
- Nokta stelumado, proponita de Alain kaj Marc (per iliaj teleskopoj).
- Tuttaga ekskurso al Bethmal-valo (laŭ la vetero).
- “Alternativoj por (mal)paco”, diskutrondo proponita de Ralph.
- “Lingvo por paco?” (prezento pri NePerforta Komunikado), proponita de Gijom.
- “Pri senakvaj necesejoj”, diskutrondo proponita de Marc kaj Bichon.
- “Senŝipaj piratoj”, diskutrondo pri aliecaj manieroj eldoni muzikon, proponita de Gijom.
- “La kvin sencaĵoj de Esperanto”, diskutrondo proponita de Gijom.
- “Kial Esperanto ne progresas pli rapide?”, diskutrondo proponita de Kristof.
- “Kio estas Ido?”, ateliero de Johnny.
- Ateliero pri la kreola de Gviano, kun Christopher.
- Ateliero de tradicia dancado, kun Mon.
- Atelieroj pri kunagaj ludoj, improvizteatro, forumteatro kaj verdaj muzikiloj, prezentotaj de Aline.
- Vizito de la bazaro de Engomer, esperanto-budo por informi la loĝantojn.
- Filmo pri la Instituto Zamenhof de Togolando, farita kaj prezentita de la Maraŭdo.
- Kaj kompreneble: ludoj, promenoj, klaĉado, kunmanĝoj, ktp…
Proponu viajn programerojn skribante al la Krokodil’:
krokodila2012@gmail.com
Respondi