AUTOMOBILE
- El Tuluzo (Parizo, Marseille, Bordozo…) kaj el Pau (Bilbao, Madrid, Zaragoza):
Aŭtoŝoseo A64 (kiu iras de Tuluzo al Euskio) elirejo 20, direkte al Saint-Girons.
Post 30km, vi eniras Saint-Girons, turniĝu dekstren direkte al Castillon (ŝoseo D618). Ne iru ĝis Castillon sed post 10km, turniĝu dekstren direkte al Arrout (ŝoseo D104). Post 1,5 km, trapasu la vilaĝeton de Arrout kaj daurigu supreniri 1 km. Vi iam alvenis la gastejon!
-
El Barcelono (el Katalunio)
Trapasu la limon en Puigcerdà (ŝoseo E9: N260 kaj N20 en Francio). Veturu ĝis Foix (elirejo 11). En Foix, iru direkte al Saint-Girons (D117). Post 45km, vi alvenas Saint-Girons, turniĝu maldekstren direkte al Castillon (ŝoseo D618). Ne iru ĝis Castillon sed post 10km, turniĝu dekstren direkte al Arrout (ŝoseo D104). Post 1,5 km, trapasu la vilaĝeton de Arrout kaj daurigu supreniri 1 km. Vi iam alvenis la gastejon!
Por plani veturadon, ni rekomendas la retejon Via Michelin
La poŝtnumero de Arrout estas 09800
TRAJNE KAJ AUTOBUSE
La unua linio venas el Tuluzo. Saint-Girons ne havas plu stacidomon sed vi povas aĉeti trajnbileton al Saint-Girons. La linio estas tiu direkte al Tarbes, Pau, Bayonne, Irun. Vi devos eltrajniĝi en Boussens kaj post kelkaj minutoj trajnkompania aŭtobuso (SNCF) foriros al Saint-Girons. Tie, ni atendos vin se vi antaŭdiris al ni la horon de via alveno.
Pliaj informoj: Voyages-sncf.com
(Tel: 08 36 35 35 35/08 36 67 68 69)
AVIADILE
La plej proksima flughaveno estas tiu de Tuluzo (112km for de Arrout).
Pliaj informoj: Aéroport de Toulouse-Blagnac
(Tel:0 825 380 000 – 0,15€ TTC/mn)
Respondi