Aliĝkosto
Tuta partopreno: 45€
Tiu kosto kovras 4 tranoktojn kaj la manĝojn de sabate matene ĝis marde tagmeze. Ĝi estas modifita laŭ la jenaj kriterioj:
- Nefrancoj: rabato de -15€
- Pli-ol-30-jaruloj: malrabato de +10€
- Antaŭpago post la 10a de aprilo: malrabato de +5€
Parta partopreno: bv. kontakti nin.
Kiel aliĝi?
Tio simplas! Faru la tri jenajn paŝojn:
- Plenigu la aliĝilon (formularon).
- Atendu la mesaĝon, kiu konfirmos vian enlistiĝon.
- Validigu vian aliĝon antaŭpagante 15€
Kiel antaŭpagi?
Vi povos antaŭpagi per internacia ĝiro al la banko-konto de EKC aŭ per ĝiro per UEA-konto. La konfirmo-mesaĝo de via aliĝo klarigos tion pli detale.
Respondi