Feeds:
Afiŝoj
Komentoj

Post du semajnoj komenciĝos Krokodila Renkontiĝo 2012!

Dudek du personoj anoncis sin. Ĉu vi deziras renkonti ilin? Profiti el la diversaj aktivaĵoj? Tio ankoraŭ eblas, kaj eblos ĝis la fino de la renkontiĝo! Simple plenigu la formularon por anonci vin. 🙂

Ĝis tre baldaŭ!

La limdato por aliĝi al KR 2012 kun pli favora prezo estas ŝanĝita por la 10a de aprilo. Ne atendu! Plenigu la formularon, kaj antaŭpagu antaŭ tiu dato por ricevi rabaton!

Ek, ek, krokodiloj!

La 1an antaŭprogramon de Krokodila Renkontiĝo 2012 estas fine afiŝita sur niaj retpaĝoj! Okulu ĝin kaj aldonu viajn ideojn!

Bonvenon!

Krokodila Renkontiĝo okazos de la 27-a de aprilo ĝis la 1-a de majo 2012 en la pirinea vilaĝo Arrout (suda Francio / Okcitanio).

Krokodila Renkontiĝo (aŭ mallonge KR) estas esperanto-aranĝo, kiu okazas printempe kiam la 1-a de majo falas mardon aŭ ĵaŭdon, tiel ebligante longan 4-tagan semajnofinon. Ĝi okazas en Arrout, vilaĝo en la Pirenea montaro, proksimume 100 kilometrojn sude de Tuluzo kaj proksime de la hispana limo.

Ĝi okazis unuafoje inter la 1-a kaj la 4-a de majo 2008, kun la ĉeesto de ĉirkaŭ 30 junaj homoj el pluraj landoj. Unu el la partoprenintoj, Onjo Ĉerniŝova verkis artikolon pri tiu unua KR por la 346-a numero de la gazeto “Kataluna Esperantisto” (elŝutu tiun numeron). Daŭre eblas viziti la retejon de KR 2008.

La nomo de la renkontiĝo evidente ne signifas, ke la partoprenantoj rajtas senlime krokodili! Ĝi devenas de apuda monto, kies formo elvokas krokodilon.

Por ricevi sciigojn pri la estontaj ĝisdatigoj, bonvolu enskribi vian retadreson en la dekstra menuo kaj klaku la butonon.

Ĝis baldaŭ!